La Universitato de Vieno, fondita en la 12-a de marto 1365, estas laŭ establodato la dua germanlingva altlernejo post la Universitato de Prago (1348) kaj ankoraŭ antaŭ la Universitato de Hajdelbergo (1386). Dum la vintrosemestro 2010/11 kalkuliĝis 87.691 studentoj kaj 6.747 scienculoj respektive scienculetoj estis deĵorantaj en la altlernejo. La jara buĝeto sumiĝas je ĉirkaŭ 470 mil da EUR. Kiel rektoro funkciis Georg Winckler.