Unstrut | |
---|---|
rivera ponto apud Weischütz
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Turingio kaj Saksio-Anhalto (Germanio) |
Longeco | 192 km |
Fluo | |
Fonto | apud Kefferhausen en la regiono Eichsfeld |
- Alteco super marnivelo | 400 m |
- Koordinatoj | 51° 18′ 58″ N, 10° 16′ 35″ O (mapo)51.31611111111110.276388888889 |
Enfluejo | en la riveron Saale apud la urbo Naumburg |
- Alteco | 102 m |
- Koordinatoj | 51° 10′ 33″ N, 11° 48′ 7″ O (mapo)51.17583333333311.801944444444 |
Altecodiferenco | 298 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Mühlhausen, Sömmerda kaj Naumburg, krome la urbetoj Dingelstädt, Bad Langensalza, Artern, Roßleben, Nebra kaj Freyburg |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Gera, Lossa |
- Maldekstraj | Wipper, Helme |
La Unstrut - [prononco "Unŝtrut"] - estas rivero en la federaciaj landoj Turingio kaj Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝi fontas en la regiono Eichsfeld en okcidenta Turingio. Post entute 192 kilometroj ĝi enfluas la riveron Saale. La plej grandaj urboj survojaj estas Mühlhausen, Sömmerda, Naumburg, krome la urbetoj Dingelstädt, Bad Langensalza, Artern, Roßleben, Nebra kaj Freyburg. La rivera valo estas parto de la vinkultiva regiono Saale-Unstrut.
Ĝi determinis ankaŭ la areon de la t.n. Turingia Pordego.