Unua Damo de Usono | ||
---|---|---|
First Lady of the United States | ||
Jill Biden | ||
titolo pozicio | ||
Unua Damo | ||
Komenco | 30-a de aprilo 1789 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Unua Damo de Usono (angle First Lady of The United States; mallongigita FLOTUS) estas neoficiala titolo kaj pozicio tradicie tenita de la edzino de la prezidanto, ĝis la fino de lia ofico.[1] Historie, se prezidanto ne estas geedziĝinta (fraŭlo) aŭ se la edzino de la prezidanto estas nekapabla agi kiel Unua Damo, la prezidanto kutime demandas virinan parencon aŭ amikon agi kiel Blanka Doma gastigantino. Aktuale de la 20-a de januaro 2021 la Unua Damo de Usono estas Jill Biden, edzino de la 46-a Prezidanto de Usono Joe Biden. La antaŭa Unua Damo estis Melania Trump.
La pozicio de la Unua Damo estas neoficiala kaj portas ne oficialajn devojn. Tamen, unuaj damoj tradicie tenis tion ĉi kiel tre videbla pozicio en Usona registaro.[2] La rolo de la Unua Damo evoluis laŭlonge de la jarcentoj. Ŝi estas, unue kaj plej antaŭe, la gastigantino de la Blanka Domo.[2] Ŝi organizas kaj ĉeestas oficialajn ceremoniojn kaj funkciojn de ŝtato aŭ kune kun aŭ en loko de, la prezidanto.