La unuanimeco (de la latina unanimitate, unanimĭtas[1] kaj de la radikoj unu kaj animo) estas interkonsento farita kaj akceptita de ĉiuj personoj al kiuj koncernas la decido sen ajna malkonsento. La grupoj povas konsideri unuanimajn decidojn kiel montro de konkordo, de solidareco kaj de unueco. La unuanimeco povas esti eksplicite akceptita post unuanima voĉdonado aŭ implicite pro manko de objektoj. Tio ne nepre estas sinonimo de uniformeco. Estas okazoj en kiuj estas unuanimeco de voĉdonoj esprimitaj subite ofte kontentige, kio foje okazas en institucioj, konsilantaroj, en la akademioj, sciencaj kaj literaturaj organismoj, kaj malpli ofte en parlamentaj entoj.[2][3][4] Unuanima estas "havanta unu saman volon, opinion, montranta tian samvolecon, samopiniecon".[5]