Uragano Camille | |
---|---|
Camille la 16-an de aŭgusto 1969 | |
Aperis | la 14-an de aŭgusto 1969 |
Malaperis | la 22-an de aŭgusto 1969 |
Plej rapidaj ventoj | 280 km/h (175 mejloj/h) |
Homaj mortoj | 259 |
Damaĝoj | ekvivalento de 1,42 miliardoj da usonaj dolaroj |
Trafitaj landoj | Usono |
Uragano Camille [kaMIL] estis la tria nomita ŝtormo kaj dua uragano de la uragana sezono en 1969. Tiu uragano ebenigis preskaŭ ĉion laŭlonge de la marbordo de la usona ŝtato Misisipio, kaj kaŭzis aldonajn inundojn kaj mortojn interne dum trapasado de la Apalaĉaj Montoj en Virginio. Totale, Camille mortigis 259 personojn kaj kaŭzis 1.42 mil milionojn da usonaj dolaroj (1969 USD, $9.16 mil milionojn 2016 USD) en damaĝoj.