Vieno havas 23 urbodistriktojn. Ĉiuj havas kaj nomon (ekz. Floridsdorf [flOridsdorf]) kaj numeron (ekz. "la deka distrikto", "la deka"). La numeroj troviĝas sur ĉiu stratŝildo antaŭ la stratnomo kaj formas la duan kaj la trian pozicion de la poŝtkodo (ekz. 1210). En la viena dialekto ekzistas la vorto Hieb [hib] por distrikto. La finaĵo -ing en la distriktaj aŭ distriktopartaj nomoj memorigas pri la bavaraj koloniistoj antaŭ 900.