Urika-Rivero | |
---|---|
rivero • heredaĵo | |
Bazaj informoj | |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Maroko |
Regionoj | Ourika |
Urika-Rivero, Esperantigite Uriko (arabe نهر أوريكا ; france : Oued Ourika) estas rivero en Maroko. Ĝi fontas en Alta Atlaso kaj fluas tra la Uriko-Valo, 30 km ekde Marakeŝo. Nombro da interesaj plantoj estas registritaj en tiu ĉi valo en la malfrua 19-a jarcento, inkluzive de duforma frakseno (Fraxinus dimorpha) [1].
Tiu ĉi valo ankaŭ estas la sola ejo ene de Alta Atlaso kie la endanĝerigata primato magoto (Macaca sylvanus) troviĝas, kiel oni scias [2]. Tiu primato vivas en Meza Atlaso kaj ekzistas kelkaj dissemitaj populacioj en Alĝerio kaj Ĝibraltaro [2].
Uriko-Valo, kaŭze de siaj multaj akvofaloj kaj pluraj vizitindaĵoj, estas tre populara tago-ekskursa celo ekde Marakeŝo. La regiono estas loĝata de berberoj kiuj vivas laŭ tradicia maniero. Malgraŭ la proksimeco de Marakeŝo, oni konsideras ke ĝi estas relative nedifekta.