Urso (gejo)

Ĉi tiu artikolo temas pri subkulturo ene de la geja komunumo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Urso (apartigilo).
Flago de la Internacia Komunumo de la Ursoj

La komunumo de la ursoj estas subkulturo ene de la geja komunumo. Estas konsiderataj ursoj al la gejoj kun fortika korpo kaj faciaj kaj korpaj viloj. La ursoj emas al vireco kaj multfoje eĉ ĝenerale malakceptas la inemon de la aliaj gejoj aŭ de la tuta GLAT-a kolektivo.

Ekzistas multaj debatoj pri la ĝusta difinado pri kio estas "urso". Kelkaj pensas ke nur identigante sin kun la ursoj jam apartenas al tiu komunumo , aliaj argumentas ke por aparteni al la komunumo la viroj devas posedi unu el la fizikaj karakterizoj: granda korpo, viloj faciaj aŭ korpaj.

La ursoj havas siajn proprajn ejojn por amuziĝo kaj multaj eventoj estas organizataj por tiu ĉi geja komunumo, en kiuj oni povas amikiĝi kun aliaj "ursoj", "ursidoj" aŭ "ĉasistoj".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne