Urtikacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
urtiko Urtica L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La urtikacoj[2] (latine Urticaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo rozaloj (Rosales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 genrojn kaj preskaŭ 1500 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas urtiko[2].
Ili estas moltigaj plantoj, sen laktosuko kaj kun simplaj folioj. Ili havas ofte brulharojn. La plantoj estas unu aŭ duseksaj. La floroj estas kvarpartaj kaj ili ventopolenitaj. Frukto estas glano aŭ drupo. . La tropikaj genroj uzatas por teksaĵoj.
Floroformulo: P2+2A2+2G(2) supre staranta ovario.