Usona ministro pri veteranaj aferoj

Flago de la ministro

La Usona ministro pri veteranaj aferoj (angle United States Secretary of Veterans Affairs) estas membro de la usona kabineto, kiu estras la Usonan ministerion pri veteranaj aferoj. Li okupas la 16-an vicon en la linio de tiuj, kiuj prezidentiĝos se la prezidanto demisias, mortas, kondamniĝas, aŭ pro alia kaŭzo ne povas plenumi sian ofican devon.

La nuna postenulo, ekde la 9-a de februaro 2021, estas Denis McDonough.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne