La Usona departemento de defendo (angle United States Department of Defence, DoD) estas departemento en la usona registaro respondeca por kunordigado kaj kontrolado de ĉiuj agentejoj kaj funkcioj implikitaj en usona nacia sekureco kaj armetrupoj. La vorto "departemento" en tiu senco signifas simple nacian ministerion: la usona ministerio pri defendo estas integra parto de la registaro de Usono. La departemento estas gvidita fare de la usona ministro pri defendo, (angle United States Sekretary of Defence), laŭvorte Usona Sekretario de Defendo. La departementa ĉefsidejo situas en la Pentagono. La Pentagono cetere ne situas en la ĉefurbo de Usono, Vaŝingtono, sed tute apude: ĝi estas parto de la usona subŝtato Virginio, kaj de la ĉefurbo dividas ĝin la granda rivero Potomako.
La "departemento" konsistas el tri armeaj departementoj, departemento de la aerarmeo, departemento de la mararmeo kaj departemento de la terarmeo.
La agentejoj de la ministerio inkluzivas instituciojn nomataj la Misila Defenda Agentejo (MDA), la Armea Spiona Agentejo (DIA), la Nacia Vidada kaj Geografia Spiona Agentejo (NGA), la Nacia Sekureca Agentejo (NSA) kaj DARPA, defenda agentejo por avancintaj esplor-projektoj.