Uthman ibn Affan, arabe عثمان بن عفان (naskiĝis ĉirkaŭ 576, mortis la 17-an de julio 656) estis la tria el la tiel nomataj Kvar Justaj Kalifoj, la unua serio de kalifoj kiuj regis la islaman imperion inter la morto de Mohamedo kaj la divido el kiu estiĝis la Omajada kaliflando. Li sukcedis al Abu Bakr kaj al Umar kaj regis inter 644 kaj 656. Oni diras ke li geedziĝis kun 12 filinoj de Mohamedo, inter kiuj Rukajja bint Muhammad, kun kiu li havis filon nome Abd-Allah, sed tiu mortis tre juna.