Uwe Ochsenknecht

Uwe Ochsenknecht
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1956 (1956-01-07) (69-jaraĝa)
en Biblis
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Schauspielschule Bochum (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Natascha Ochsenknecht (–2012) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Wilson Ochsenknecht, Rocco Stark (en) Traduki, Jimi Blue Ochsenknecht, Cheyenne Ochsenknecht (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
televida aktoro
teatra aktoro
filmaktoro
aktoro Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.uwe-ochsenknecht.com/
vdr
Uwe Ochsenknecht

Uwe Adam Ochsenknecht [uve oksnkneĥt] (naskiĝis la 7-an de januaro 1956) estas germana aktoro kaj kantisto.

Naskiĝinte en Biblis, li jam frue interesiĝis pri la aktorado kaj kantado, tiel ke li pli kaj pli neglektis siajn lernejajn devojn kaj mallonge antaŭ la abiturienta ekzameno devis forlasi la lernejon. Li tamen sukcese trapasis la enirekzamenon de la aktora lernejo en Bochum kaj ankaŭ sukcese finis la lernadon tie.

En la jaro 1977 li ricevis siajn teatrajn rolojn, mallonge poste sekvis roloj en televidaj kaj kinaj produktaĵoj. Famon li akiris per rolo en la filmo Das Boot, kiu interalie gajnis ses nomumojn por la Oskaro. Ekde la 1990-aj jaroj li krome agas kiel kantisto.

Liaj filoj Wilson Gonzales kaj Jimi Blue estas same kinejaj aktoroj kaj kantistoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne