Hans Eo, kiu realnome nomiĝis Hans Welling, estis germana esperantisto kaj engaĝita radioamatoro, kiu mortis la 6-an de novembro 2022.[1][2] Li kontribuis al Vikipedio per la uzantonomo Hans de marto 2006 ĝis novembro 2011 kaj per iom akcidente kreita dua uzantonomo Hans Eo de novembro 2010 ĝis fino de oktobro 2022, ĝis tuj antaŭ la morto.
Jen lia historia memprezento:
Mi estas inĝeniero. Studis elektroteknikon, komunikad-teknikon en RWTH Aachen. Flankaj fakoj: ekonomio, laborscienco.
Hobioj: amatora radio, ventosurfado, velado, lingvoj.
Mi laboris en kompanioj germanaj, usona, japana. Por la lasta mi translokiĝis al Tokio kun mia edzino germana. Tie naskiĝis nia filo. Mi studis laŭ ebleco la japanan pens- kaj labor- manieron. Kaj la lingvon.
De Tokio mia grupo zorgis pri fabrikoj en diversaj aziaj landoj, klopodante uzi la plej malaltajn kostojn por salajroj kaj aliaj. Mi tre interesis pri sociaj aferoj, ekvilibro en internacia komerco.
- ↑ noto de neensalutinto la 16-an de novembro 2022,
- ↑ konfirmita per noto en la gazeto Neue Osnabrücker Zeitung