Uzbekio en la Somera Olimpiko 2020 | ||||
Somera Olimpiko 2020 en Tokio | ||||
Flagtenanto: | Nigora Tursunkulova kaj
Bahodir Jalolov/Baĥodir Ĵalolov (malfermo) | |||
Sportistoj | 67 en 15 fakoj | |||
Medaloj rango: 32 |
Oro 3 |
Arĝento 0 |
Bronzo 2 |
Sume 5 |
La uzbeka teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 67 sportistojn. Ili partoprenis en 15 fakoj. Flagtenanto de la uzbeka teamo estis Nigora Tursunkulova kaj Bahodir Jalolov/Baĥodir Ĵalolov dum la malferma ceremonio respektive Akbar Djuraev/Akbar Ĝuraev dum la ferma. La sportistoj atingis 3 orajn 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 32-an rangon.
Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. Kunordigis la teamon la Uzbeka Olimpika Komitato.