Vagono estas fervoja veturilo, kiu veturadas sur trako, kutime en konsisto de trajno.
Laŭ Francisko Azorín vagono estas Surrela veturilo por pasaĝeroj aŭ varoj.[1] Li indikas etimologion el la angla wagen, el wegan (ĉaro). Kaj li aldonas la terminojn vagoneto, por malgranda ŝarĝovagono ofte uzata ĉe konstruado; vagonaro, envagonigi, elvagonigi.[2]