Vaifro aŭ Waiofar (literumita ankaŭ kiel Waifar, Waifer aŭ Waiffre)[1] estis la lasta sendependa Duko de Akvitanio[2] el 745 al 768. Li pace sukcedis sian patron, Hunaldo la 1-a, post tiu lasta eniris en monaĥejo.[3] Li heredis ankaŭ la konflikton kun Pipino la pli juna, reĝo de Frankoj, kaj lia laŭnoma suvereno.[4]