Valea lui Mihai

Valea lui Mihai
Urbo
urbeto en Rumanio • limurbo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Bihor
Alinome Érmihályfalva (hungare), Michaelsdorf (germane)
Iama hungara departemento Bihar
Situo 47° 31′ N, 22° 8′ O (mapo)47.5222.13Koordinatoj: 47° 31′ N, 22° 8′ O (mapo)
Valea lui Mihai (Rumanio)
Valea lui Mihai (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 130 m
Poŝtkodo 415700
Loĝantaro 8 969 (en 2021, 10 631 en 2009)
Kodo laŭ SIRUTA 32036
vdr

Valea lui Mihai - jen rumane, prononco [valja luj miHAJ], hungare Érmihályfalva [ERmihajfalva], germane Michaelsdorf[1], prononco [MIhaelsdorf] - estas urbo en Rumanio nordokcidente de Marghita. Administre apartenas al ĝi la vilaĝo Ghenci.

Valea lui Mihai situas ĉe la landlimo al Hungario, 60 km sud-okcidente de Satu Mare, 50 km norde de Oradea kaj 50 km oriente de Debrecen. Kun ĉiuj ĉi tri urboj estas vojaj kaj fervojaj ligoj; inter Satu Mare kaj Oradea iras la nacia vojo 19 (samtempe eŭropa ŝoseo E671), al Debrecen iras la nacia vojo DN19C (ekde la landlimo hungaria vojo 48).

  1. listo de germanlingvaj loknomoj de nuna Rumanio (germane)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne