Valentin Rose la Juna (1762-1807) | ||
---|---|---|
![]() Germana apotekisto kaj kemiisto, patro de la mineralogoj Heinrich Rose kaj Gustav Rose kaj de la apotekisto Wilhelm Rose (1792-1867).
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-a de oktobro 1762 en Berlino, Reĝlando Prusio | |
Morto | 9-a de aŭgusto 1807 en Berlino, Reĝlando Prusio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Berlino | |
Familio | ||
Patro | Valentin Rose la Maljuna ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto apotekisto farmakologo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Valentin Rose la Juna (1762-1807) estis germana apotekisto kaj kemiisto, filo de la apotekisto Valentin Rose la Maljuna (1736-1771), patro de la mineralogoj Heinrich Rose kaj Gustav Rose, de la apotekisto Wilhelm Rose (1792-1867). La filologo Valentin Rose (1829-1916) kaj la kirurgo Edmund Rose (1836-1914) estis filoj de sia filo Gustav Rose.
Oni kreditas al li la malkovron de la natron carbonicum (1801)[1], la polisakaridan "inulinon" (1807) kaj iu metodo pri detektado de arseno uzota en krimesploroj. Kune kun Adolph Ferdinand Gehlen, li estis eldonisto de la scienca revuo "Berlinisches Jahrbuch für die Pharmacie und für die damit verhundenen Wissenschaften".
En 1771, estante 27-jara, la kemiisto Martin Heinrich Klaproth iĝis asistanto de sia patro kaj instruisto de sia frato kaj li.[2] Valentin Rose la Maljuna estis tiuepoke fama kemiisto kaj mortis kvar semajnojn post Klaproth kuniĝi al li. Klaproth plu estris la apotekon post la morto de sia patro, kaj Valentin Rose iĝis lia asistanto. Klaproth direktis la apotekon dum dek jaroj ĝis kiam Valentin Rose la Juna kreskis kaj povis estri la apotekon. En 1780 Klaproth edziĝis, ricevis bonan doton kaj aĉetis sian propran laboratorion.[3]