Valerij Brumel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1942 en Tolbuzino |
Morto | 26-an de januaro 2003 (60-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | atleto |
Valerij Nikolajeviĉ BRUMEL (ruse Валерий Николаевич Брумель; la 14-an de aprilo 1942 – la 26-an de januaro 2003) estis soveta-rusa altsaltisto [1]. Li estis ĉampiono de la Olimpiko 1964 kaj posedanto de multoblaj mondaj rekordoj. Rezulte, li estas konsiderita kiel unu el la plej grandaj atletoj iam ajn konkurenci en la altosalto.
Li tenis la mondan rekordon de 1961 ĝis 1971 kaj sukcesis plibonigi ĝin ses fojojn dum tiu tempo. La lasta altosalto estis 2,28 m, kiun li transiris en 1963 [2] [3]. En 1965, Brumel suferspertis gambovundon en trafika akcidento, kiu efike finis lian karieron. Dum ses jaroj li provis reakiri sian plej altan formon, kvankam li nur sukcesis salti 2,06 m.