Valo de gejseroj

Valo de gejseroj
Geografia regiono
kanjono, protektata areo de Rusio [+]

LandoRusio
Koordinatoj54° 25′ 50″ N, 160° 8′ 22″ O (mapo)54.430556160.139444Koordinatoj: 54° 25′ 50″ N, 160° 8′ 22″ O (mapo)


Valo de gejseroj (Regiono Kamĉatko)
Valo de gejseroj (Regiono Kamĉatko)
DEC
Lokigo de Regiono Kamĉatko en Rusio

Map
Valo de gejseroj
Vikimedia Komunejo:  Valley of Geysers [+]
vdr

La Valo de gejseroj (ruse Долина гейзеров) estas aro de gejseroj sur la duoninsulo Kamĉatko, ĉefe sur la maldekstra bordo de la daŭre profundiĝanta Gejsera rivero, en kiu fluas la geotermaj akvoj de la relative juna stratovulkano, Kiĥpiniĉ (ruse Кихпиныч). Ĝi estas parto de la Kronocka Natura Rezervo, kiu estas same parto de la Monda heredaĵo "Vulkanoj de Kamĉatko".

La Valo de gejseroj estas la sola gejsera kampo en Eŭrazio kaj la dua plej granda koncentriĝo de gejseroj sur la mondo. La baseno longas 6 km kaj entenas ĉ. 90 gejserojn kaj multajn varmegajn fontojn. La valo estas malfacile alirebla, nur per helikoptero.

La plej granda gejsero nomiĝas Velikan, kiu kapablas puŝi la akvon en alto de ĝis 40 metroj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne