Valo Owens | ||
---|---|---|
regiono | ||
![]() | ||
valo [+] | ||
Lando | Usono | |
Regiono | Kalifornio | |
- koordinatoj | 36° 48′ 9″ N, 118° 11′ 59″ U (mapo)36.8025-118.199722Koordinatoj: 36° 48′ 9″ N, 118° 11′ 59″ U (mapo) [+] | |
Longo | 120 km (75 mi) | |
![]() |
||
Valo Owens | ||
![]() |
||
La valo Owens Valley estas la proksimume 120 km longa valo de la rivero Owens River en la sudoriento de la ŝtato Kalifornio de Usono. Ĝi vojas de nordo al sudo inter la Sierra Nevada okcidente kaj la "Blankaj Montoj" (White Mountains) nordoriente respektive la montoĉeno "Inyo Mountains " sudoriente. Sude la valo limiĝas per la "lago Owens", nuntempe sekiĝinta salakva lago. Norde ĝi finiĝas per la pasejo Sherwin Summit en alteco de 2100 metroj super la marnivelo, aliflanke de kiu troviĝas la "lago Mono". Tra la valo gvidas la nacia ŝoseo 395, kiu ligas de sudo al nordo la loĝlokojn Lone Pine, Independence, Big Pine kaj kiel plej granda loĝloko de la valo norde Bishop.