Valo de Primiero | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
![]() | ||
valo [+] | ||
Lando | Italio | |
- koordinatoj | 46° 11′ 0″ N, 11° 50′ 0″ O (mapo)46.18333333333311.833333333333Koordinatoj: 46° 11′ 0″ N, 11° 50′ 0″ O (mapo) | |
![]() |
||
Valo de Primiero | ||
![]() |
||
La Valo de Primiero (plej ofte mallonge nomata Primiero, primiere: Primier; germane Primör) situas en orienta Trentino, Italio. Ĝi konsistas el ses loĝlokoj: Imèr, Mezzano, Tonadiko, Trezakŭa, Fiera di Primiero kaj Siror - la unuaj du estas memstaraj komunumoj, la lastaj kvar ekde 2016 apartenas al komuna komunumo nomata Primiero San Martino di Castrozza. Kelkfoje ankaŭ la komunumoj de Canal San Bovo kaj Sagron Mis estas konsiderataj parto de la valo.
La valo estas ankaŭ konata sub la nomo de valo de Cismòn (Ĉis-MON) [mankas fonto]. En ĝi loĝas ĉirkaŭ 10 000 homoj. La vilaĝo San Martino di Castrozza ankaŭ apartenas al la alta valo. Ĝi dividiĝas inter la komunumoj Siror kaj Tonadico, kaj situas 14 km for de Fiera di Primiero, laŭ la vojo al la Montpasejo Role.
En la valo estas parolata aparta dialekto: la Primiera dialekto.