La valzoj (alemana lingvo:Valser; germana lingvo: Walser) estas alemana tribo vivanta en la alpa regiono. La valzoj parolas supregalemanan dialekton, la tiel nomitan valzan germanan. La valza popolo en mezepoko disvastiĝis el la hodiaŭa sivsa Kantono Valezo en vastan parton de la alpa regiono en la hodiaŭaj Svislando, Liĥtenŝtejno, Aŭstrio kaj Norditalio.