Van Morrison | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | George Ivan Morrison |
Aliaj nomoj | Van Morrison |
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1945 (79-jaraĝa) en Belfasto |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Elmgrove Primary School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Michelle Rocca (en) |
Infano | Shana Morrison (en) |
Okupo | |
Okupo | gitaristo kantoverkisto muzikproduktisto kantaŭtoro diskografa artisto pianisto komponisto kantisto poeto saksofonisto |
TTT | |
Retejo | http://www.vanmorrison.com |
George Ivan Morrison OBI (naskiĝis la 31an de aŭgusto 1945) estas kantisto-kantoverkisto, instrumentisto kaj diskoproduktoro de Norda Irlando. En 2016, li estis kavalirigita pro sia servo al la muzikindustrio kaj al turismo en Norda Irlando.[1][2]
Konata kiel "Van the Man"[3] li startigis sian profesian karieron kiam, estante dekjarulo en la finaj 1950-aj jaroj, li ludis varion de instrumentoj kiel gitaro, buŝharmoniko, klavaro kaj saksofono por diversaj irlandaj dancobandoj, per la prezento de la tiamaj popularaj sukcesoj. Van Morrison stariĝis meze de la 1960-aj jaroj kiel la ĉefkantisto de la nordirlanda ritmenblusa bando Them, kun kiu li registris la garaĝbandan klasikan "Gloria". Lia soloa kariero komenciĝis per la sukces-orientita gvidado fare de Bert Berns kun la publikigo de la sukcesa unuopaĵo "Brown Eyed Girl" en 1967. Post la morto de Berns, Warner Bros. Records aĉetis lian kontrakton kaj ebligis al li tri sesiojn por registri Astral Weeks (1968).[4] Kvankam tiu albumo laŭgrade atingis bonan kritikon, ĝi vendiĝis malbone.
Moondance (1970) establis Morrison kiel ĉefa artisto,[5] kaj li konstruis sian reputacion tra la 1970-aj jaroj pere de serio de bone ricevitaj albumoj kaj koncertoj. Li plue registras kaj turneas, produktante albumojn kaj koncertojn, kiuj bone vendiĝis kaj estas ĝenerale varme ricevataj, foje kunlaborante kun aliaj artistoj, kiel Georgie Fame kaj The Chieftains.
Multo de la muziko de Morrison estas strukturita ĉirkaŭ la konvencioj de soulo kaj ritmenbluso, kiel ĉe la popularaj unuopaĵoj "Brown Eyed Girl", "Jackie Wilson Said (I'm in Heaven When You Smile)", "Domino" kaj "Wild Night". Simila parto de lia katalogo konsistas el etendaj, izolaj konektitaj, spirite inspiritaj muzikaĵoj, kiuj montras la influon de kelta tradicio, ĵazo kaj la rakontmaniero de la konscifluo, kiel ĉe la albumo Astral Weeks kaj ĉe la pli malbone konataj Veedon Fleece kaj Common One.[6][7] Ambaŭ produktaĵoj kune estas foje referencataj kiel "kelta soulo".[8] Li ricevis du premiojn Grammy,[9] la premiojn Brit Award for Outstanding Contribution to Music de 1994, la Americana Music Lifetimetime Achievement Award for Songwriting de 2017 kaj estis metita kaj en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo kaj en la Kantoverkista Famulejo.