Vanua Levu | ||
---|---|---|
![]() Vanua Levu | ||
insulo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Fiĝioj | |
Geografia situo | 16° 33′ S, 179° 15′ O (mapo)-16.55179.251032Koordinatoj: 16° 33′ S, 179° 15′ O (mapo) | |
| ||
Longo | 180 km | |
Larĝo | 50 km | |
Areo | 5 587,1 km² | |
Plej alta loko | Nasorolevu 1 032 m | |
Loĝantaro | 130 000 23 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Labasa | |
Vanua Levu (signifas fiĝie „lando granda“[1]), iam konata kiel insulo Sandalwood, estas la dua plej granda insulo de la Fiĝioj. Ĝi situas 64 km norde de la plej granda Viti Levu. Ĝi havas areon de 5 587,1 km²[2] kaj loĝantaron de ĉirkaŭ 130 000.
La rivero Nasuva estas rivero sur Vanua Levu. La plej alta monto estas Nasorolevu kun alteco de 1 032 m.[3]