Vardan Mamikonjan

Vardan Mamikonjan
Persona informo
Naskiĝo 387
en Artaŝata
Morto 3-an de junio 451 (0451-06-03)
Mortokialo Mortis en batalo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Hamazasp I Mamikonian (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Sahakanoysh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Hmayeak Mamikonian (en) Traduki kaj Hamazaspian Mamikonian (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Doustr (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Ŝuŝanik, Vardanoysch Mamikonian (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo militisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
La statuo de Vardan Mamikonjan en parko dediĉita al li en Erevano.

Vardan MamikonjanVartan Mamigonjan (armene Վարդան Մամիկոնյան), ankaŭ konata kiel sankta Vardan, (mortis en 451) estis armena militista gvidanto. La stratego, respektita pro lia kuraĝo, estas unu el la ĉefaj militistaj kaj spiritualaj gvidantoj de la Antikva Armenio [1]. Heredanto de la princoj Mamikonjan, estis filo de Hamazaspo Mamikonjan kaj de Sahakanuŝ, filino de sankta Sahak la Granda kaj devenanto de la arsakidoj. Li fariĝis sparapeto en 432 kaj estis kunvokita de la persoj al Seleŭkio-Ktesifono, kie li perforte devis konvertiĝi al zaratuŝtrismo. Je lia reveno en 450, Vardan reprenis sian kristanan religion kaj organizis ribeliĝon en Armenio kontraŭ la Sasanidoj. Li forpasis en la batalo de Avarajr [2][3].

Lia persona sekretario Jeghiŝe verkis la "Historion de Vardan kaj de la armena milito". Rajda statuo de Vardan stariĝas en Erevano, ĉefurbo de Armenio.

  1. Grigor A. Sarafian. Battle of Vardanantz and Vardan Mamikonian (originale el la Universitato de Kalifornio) Dbaran "Nwor Or", 1950. p 45
  2. Robert Armot, Alfred Aghajanian. (2007) Armenian literature: comprising poetry, drama, folklore, and classic traditions. Los-Anĝeleso, Kalifornio: Indo-European Pub., p. 5. ISBN 9781604440003.
  3. (1993) Looking toward Ararat Armenia in modern history. Bloomington: Indiana university press, p. [htt://archive.org/details/lookingtowardara00rona/e/4 4]. ISBN 9780253207739.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne