Varholaj Supersteluloj, aŭ en angla Warhol superstars, estis stereotipa socia grupeto de novjorkaj famuloj inventita de Andy Warhol dum la 1960-aj kaj komencaj 1970-aj jaroj. Tiuj fametuloj aperis en artaĵoj de Warhol kaj akompanis lin en lia socia vivo. Ili estis ekzemploj de la fama moto de Warho "En la estonteco ĉiu estos fama pro dekkvin minutoj." Warhol simple filmis ilin, kaj deklaris ilin "supersteluloj".[1]