Vasil Stefanik | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de majo 1871 en Rusiv | ||||
Morto | 7-an de decembro 1936 (65-jaraĝa) en Rusiv | ||||
Mortis per | Pneŭmonito vd | ||||
Etno | ukrainoj vd | ||||
Lingvoj | ukraina • latina • germana • pola vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Ukraina Popola Respubliko Okcident-Ukrainia Popola Respubliko Dua Pola Respubliko vd | ||||
Alma mater | Jagelona Universitato vd | ||||
Partio | Ruten-Ukraina Radikala Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Yurii Stefanyk (en) , Semen Stefanyk (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto politikisto novelisto vd | ||||
Aktiva dum | 1897– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vasil Stefanik ukraine Стефаник Василь (1871-1936) - brila majstro de mallongaj noveloj kaj rakontoj. Lernis en gimnazioj de Kolomeo kaj Drohobiĉo, poste studis medicinon en Krakova Jagelona Universitato, proksimiĝis tie kun polaj impresistoj. Plej multe verkis pri vivo kaj moroj de galiciaj kamparanoj. Liaj novel-kolektoj aperis en Ĉernivco kaj Lvivo en 1899-1905. Estinte en Ukrainio li konatiĝis kun Lesja Ukrajinka k.a. ukrainaj verkistoj.
Poste li okupiĝis pri politiko, estis ambasadoro de Aŭstra parlamento (1908-18). En 1916 revenis al literatura agado.
Liaj verkoj estis tradukitaj en la lingvojn angla, germana, pola, rusa. Lian novelon "Katrinjo" esperantigis Miĥajlo Jurkiv (Ukraina Stelo, 1913), "Malutilo" kaj "Blua libreto" - Orest Kuzjma (Literatura mondo, 1925, 3), tri aliajn - Volodimir Pacjurko (Ukraina Stelo, 1991, 6).