Vatikana Nekropolo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
| |||||
Koordinatoj | 41° 54′ 8″ N, 12° 27′ 12″ O (mapo)41.90230112.453293Koordinatoj: 41° 54′ 8″ N, 12° 27′ 12″ O (mapo) | ||||
![]() |
|||||
Vatikana Nekropolo | |||||
![]() |
|||||
La Vatikana Nekropolo, situanta sub la Baziliko de Sankta Petro de Romo, sub la nivelo de la Vatikanaj Grotoj, koresponde de la centra navo de la sama baziliko, estas tombejo de la imperia epoko, apuda al la Cirko de Nerono, kie kunekzistas tomboj paganaj kaj kristanaj, ĉar ĝi restis tiucele uzata ĝis la 4-a jarcento. Cetere, tuta la areo de Vatikano, ekstere de la muregoj, estis preskaŭ rezervita al tombejoj ĉar la Triumfa Vojo situis inter Vatikano kaj Maŭzoleo de Hadriano[1].
La situo, pro antikvega tradicio,[2], estas rekonata kiel la loko de la entombigo de la Apostolo kiu suferis la martiriĝon eble ĝuste en la najbaraj Horti Neronaj (Neronaj Ĝardenoj)[3].