Vegetarismo estas maniero de homa nutrado dum kiu estas evitata manĝado de ĉiuj specoj de viando (mamulaĵoj, fiŝaĵoj, birdaĵoj kaj ankaŭ viando de ĉiuj aliaj bestoj), ŝmalco, gelateno kaj simile. Pli precize, vegetaranoj ne manĝas buĉproduktojn, do manĝaĵojn pro kiuj devis besto morti. La plejmulto de vegetaranoj tamen manĝas aliajn produktojn de bestoj, ekzemple ovojn, laktoproduktojn aŭ mielon. Nur veganismo, specifa formo de vegetarismo, rifuzas konsumi bestoproduktojn ĝenerale.