Vehario aŭ Vehari, literumita ankaŭ kiel Vihari (urdue وہاڑی) estas urbo ĉirkaŭ 100 km el la historia urbo Multano kaj estas sidejo de la Distrikto Vehari en Panĝabo, nome provinco de Pakistano. Ĝi situantas ĉe la Ŝoseo Multano-Delhio konstruita de la hindia islama imperiestro Ŝer Ŝah Suri.[1] Ĝi situantas je alto de 135 m (446 ft) super marnivelo.[2] Ĝi estas 96 kilometrojn (60 mi) el la regiona metropolo Multano, 956 kilometrojn (594 mi) el Karaĉi, 300 kilometrojn (190 mi) el Lahoro, 218 kilometrojn (135 mi) el Fajsalabado, 119 kilometrojn (74 mi) el Bahavalpur, 61 kilometrojn (38 mi) el Hasilpur, 41 kilometrojn (25 mi) el Mailsi, 46 kilometrojn (29 mi) el Kaĉa Ĥuh, 36 kilometrojn (22 mi) el Burevala, 27 kilometrojn (17 mi) el Luddan, 78 kilometrojn (48 mi) el Arifvala, 112 kilometrojn (70 mi) el Pakpatan, kaj je ĉirkaŭ 37 kilometrojn (23 mi) norde de la rivero Sutlej – la plej suda el la kvin riveroj de Panĝaba regiono. La Islama Baraĵo estas situanta ĉe tiu rivero proksime de Luddan ĉe la kanalo Luddan-Vehari kiu havigas irigacian akvon al ambaŭ bordoj de la rivero, kio inkludas la suprajn bordojn de la Dezerto de Ĉolistano.
- ↑ Tehsils & Unions in the District of Vehari - Government of Pakistan. Arkivita el la originalo je 2012-08-05. Alirita 2016-01-10 .
- ↑ Location of Vihari - Falling Rain Genomics