Venceslaus Ulricus Hammershaimb | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de marto 1819 en Sandavágur | ||||
Morto | 8-an de aprilo 1909 (90-jaraĝa) en Kopenhago | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | dana • feroa vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Danio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Jørgen Frantz Hammershaimb vd | ||||
Infanoj | Hjalmar Hammershaimb (en) , Jørgen Hammershaimb (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filologo folkloristo pastro verkisto politikisto vd | ||||
| |||||
En TTT | http://www.hammershaimb.dk | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB [VENSeslaŭs ulRIKus HAMershajm] (25-a de marto 1819 - 8-a de aprilo 1909 en Kopenhago), ankaŭ nomata V. U. Hammershaimb aŭ simple Venzel Hammershaimb, estis Feroa paroĥestro kaj filologo. Oni konsideras lin la fondinto de la moderna feroa skribita lingvo.
La patra flanko de la Hammershaimb-a familio originis en Germanio, sed li mem kreskis Feroe kaj sentis sin feroano. Li studis teologion en Kopenhago, kie li ekkonis Danan pastron kaj filozofon Grundtvig. Tamen li ekloĝis Feroe en 1855, kaj li pastriĝis en insulo Streymoy. Lin ade interesis la feroaj dialektoj, kaj li multe studis sian lingvon. En 1867 li iĝis Feroa paroĥestro, kaj li ĉeestis la Feroan asembleon dum tri periodoj. Li vivis kun sia edzino en Danio ekde 1878 ĝis sia morto en Kopenhago en 1909.