Ventoux (monto)

Ventoux
Ventoux
monto • hogback • free flight site
Alteco 1 912 m
Situo Francio
Montaro Baronnies, Vaucluse
Domino 61,3 km → Toussière[1]
Elstareco 1150 m ↓ ĉe Aurel[1] al Blayeul
Geografia situo 44° 10′ N, 5° 17′ O (mapo)44.1738888888895.2772222222222Koordinatoj: 44° 10′ N, 5° 17′ O (mapo) f4
Ventoux (Vaucluse)
Ventoux (Vaucluse)
DEC
Situo de Ventoux
Ventoux (Alpoj)
Ventoux (Alpoj)
DEC
Situo de Ventoux
Map
Ventoux
Unua grimpo Francesco Petrarca, 26-an de aprilo 1336
vdr

La Ventoux estas franca monto 1 912 metrojn alta. Ĝi estas ĉirkaŭ 25 kilometrojn longa laŭ orient-okcidenta akso kaj 15 kilometrojn larĝa laŭ nord-suda akso.

Ĝi estas kromnomita la Giganto de Provence aŭ la kalva monto. Ĝi estas la pinto de la montaro Baronnies kaj la plej alta monto de la departemento Vaucluse.

Ĝia izoleco vidigas ĝin longdistance, el tio devenas la kromnomo de giganto. Krome ĝi reprezentas la lingvan limon inter la norda kaj la suda okcitanaj lingvoj.

Antaŭ esti trapasita de tri ĉefaj vojoj, tio kio ebligis la disvolviĝon de ekoturismo kaj de vintra sporto kaj la organizadon de biciklaj aŭ aŭtomobilaj konkursoj aŭ aliaj defioj, la monto estis trapasita de vojetoj faritaj de paŝtistoj post la disvolviĝo de ŝafa bredado inter la 14-a kaj la mezo de la 19-a jarcento. Tiuj irejoj estas nun transformitaj en marŝpadoj, kiel ekzemple la GR 9.

Dum ŝafa bredado preskaŭ malaperis, abelbredado, legomkultivado, vinkultivado, fungplugo (interalie trufo), kaj kultivado de lavendo daŭre ekzistas.

Pro tiuj apartecoj, la monto estas ĉefa simbolo de Provenco kaj nutris rakontojn parolajn aŭ librajn kaj bildajn reprezentojn ĉu artajn ĉu kartografiajn.

  1. 1,0 1,1 Ventoux (monto) sur Peakbagger.com angle

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne