Veterstacio estas kunmetaĵo de diversaj vetermezuriloj, kiu servas por mezuri meteorologiajn datenojn kaj tielmaniere servas al la veterobservado je certa loko kaj helpas al la klimato-esploroj.
Veterstacio estas uzataj por ŝtataj vetermezuradoj kaj veterprognozoj – ekzemple tiuj de la Germana Veterservo (DWD) – kaj aliaj veterservoj. Oni distingas analogajn kaj ciferecajn veterstaciojn.
La germana veterservo havas 131 aŭtomatajn (senhomajn). Male al tio, la 51 veterobservejoj havas deĵorantojn, kiuj kolektas grandskale veterdatojn kaj faras veterobservojn.
La plej malnova veterstacio estas la stacio ce la stelobservejo Kremsmünster (benediktana kolegiato en supra Aŭstrio). Ĝi estas ekipita en 1762 kaj havas tutmonde la plej longe kontinuajn mezurdatojn.