La Viena Cirklo (germane Wiener Kreis) de logika empiriismo estis grupo de filozofoj kaj sciencistoj el la fakoj de naturaj kaj sociaj sciencoj, logiko kaj matematiko kiuj kunsidis regule el 1924 al 1936 ĉe la Universitato de Vieno, estre de Moritz Schlick.
Ĝi estis scienca kaj filozofia organismo formita de Moritz Schlick (germano) en Vieno, Aŭstrio, en 1921 kaj malformita definitive en 1936. Tiu movado, kun la origina nomo de Cirklo de Vieno por la scienca konceptigo de la mondo, okupiĝis ĉefe pri la logiko de la scienco, konsiderante la filozofion kiel fako destinita al distingo inter kio estas scienco kaj kio ne estas tio, kaj pri la prilaborado de komuna lingvaĵo por ĉiuj sciencoj. Elstaras ties sinteno radikale kontraŭmetafizika kaj ties logika koncepto pri la matematiko. Ĝi organizis la unuan internacian kongreson de epistemologio en Prago en 1929 kaj fondis la gazeton Erkenntnis.
En la aktualo la cirklo de Vieno jam ne plu reprezentas aktivan programon de esplorado, sed ĝi influis forte en la disvolvigo de la analiza filozofio kaj en la ĵusa historio de la filozofio de la scienco.