Viggo Peter MORTENSEN (naskiĝis la 20-an de oktobro 1958 en Nov-Jorko) estas usona aktoro, fotisto, pentristo kaj poeto.
Lia patro, Viggo Peter, estas dano kaj la patrino, Grace Mortensen, estas usonanino. Sian infanaĝon li travivis en kelkaj diversaj lokoj en Argentino, Venezuelo kaj Danio. Danke al tio li parolas flue hispane kaj dane.[1] Kiam li estis dekunujara, li revenis komune kun siaj gepatroj reen Usonon.
![]() |
|