Viitasaari

Viitasaari

Blazono de Viitasaari

Viitasaari sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
Map
Viitasaari
urbetokomunumourbo
www.viitasaari.fi
Gubernio Okcidenta Finnlando
Provinco Meza Finnlando
Fondita 1635
Areo 1 588,75 km²
Loĝantaro 7,462
vdr

Viitasaari estas urbo en la provinco Meza Finnlando de Finnlando. Ĝi bordas la lagojn Kolima kaj Keitele. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ apartenis al la tiutempa gubernio Okcidenta Finnlando. La areo de Viitasaari estas 1588,75 km² el kio akvo kovras 339,32 km² (21.4%). La urbo havas 7462 loĝantojn (fine de 2005), el kiuj pli ol duono vivas en la centro. Kiel komunumo Viitasaari estas fondita en 1635 kaj ĝi fariĝis urbo en 1996. Viitasaari situas sur strandoj de Keitele. Ĝi ricevis sian nomon laŭ la insulo Viitasaari aŭ Wiitasaari, kie estas la malnovaj kirko kaj tombejo de Viitasaari. Ankaŭ la nuna kirko en Viitasaari estas insule, kaj tial pri la insulo Wiitasaari oni uzas ankaŭ la nomon Vanha kirkkosaari, "malnova kirkinsulo".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne