Viktoro Amadeo la 1-a de Savojo
|
12-a duko de Savojo
|
|
Regado
|
1630 ĝis 1637
|
Antaŭulo
|
Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo, lia patro
|
Sekvanto
|
Francisko Jacinto de Savojo, lia filo
|
Savoja blazono en 1630
|
Ceteraj titoloj
|
princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio, de Astio kaj Nico, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo, markizo de Saluco
|
Persona informo
|
Naskiĝo
|
8-an de majo 1587 (1587-05-08) en Torino
|
Morto
|
7-an de oktobro 1637 (1637-10-07) (50-jaraĝa) en Verĉelo
|
Mortis per
|
Malsano vd
|
Tombo
|
Baziliko de Superga vd
|
Religio
|
katolika eklezio vd
|
Lingvoj
|
franca • itala vd
|
Ŝtataneco
|
Italio vd
|
Familio
|
Dinastio
|
Savoja dinastio vd
|
Patro
|
Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo vd
|
Patrino
|
Catalina Micaela of Spain (en) vd
|
Gefratoj
|
Isabella of Savoy, Hereditary Princess of Modena (en) , Margaret of Savoy (en) , Prince Emanuele Filiberto of Savoy (en) , Prince Maurice of Savoy (en) , Tommaso Francesco, 1st Prince of Carignano (en) , Maria Apollonia of Savoy (en) , Philip Emmanuel, Prince of Piedmont (en) kaj Francesca Caterina of Savoy (en) vd
|
Edz(in)o
|
Kristino de Francio (1619–) vd
|
Infanoj
|
Princess Luisa Cristina of Savoy (en) , Princess Margaret Yolande of Savoy (en) , Henrieta Adelajda de Savojo, Karlo Emanuelo la 2-a de Savojo, Francisko Jacinto de Savojo, Princess Catherine Beatrice of Savoy (en) vd
|
Profesio
|
Okupo
|
aristokrato politikisto vd
|
Laborkampo
|
Politiko, governance (en) kaj militaj aferoj vd
|
Aktiva en
|
Madrido • Torino vd
|
Aktiva dum
|
1625–1637 vd
|
|
|
titulara reĝo de Armenio
|
titulara reĝo de Jerusalemo
|
titulara reĝo de Kipro
|
vd
|
Fonto: Vikidatumoj
|
|
Viktoro-Amadeo la 1-a de Savojo (itale : Vittorio-Amedeo I di Savoia), kiun oni kromnomis la "Leono de Suzo", naskiĝis en Torino la tiama ĉefurbo de la Savojoj Ŝtatoj je la 8-a de majo 1587 kaj mortis en Vercelli je la 7-a de oktobro 1637.
Li estis la filo de la 11-a duko de Savojo Karlo Emanuelo la 1-a "Granda" (1562-1630) kaj de lia edzino Katalino Mikaelino de Hispanio (1567-1597).
Post la morto de sia patro en 1630, li heredis la Domestrecon de Savojo kun la nobelecaj titoloj de 12-a duko de Savojo, princo de Piemonto, markizo de Saluco, grafo de Aosto, de Morianio, de Astio kaj Nico, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo.
Li edziĝis en Parizo (ĉe Le Louvre) je la 10-a de februaro 1619 kun Kristino de Francio (1606-1663), kiu estis la dua filino de la franca reĝo Henriko la 4-a (1553-1610) kaj de lia edzino Maria de Mediĉo (1573-1642). Li tiel fariĝis la bofrato de la franca reĝo Ludoviko la 13-a, de la reĝo de Hispanio Filipo la 5-a kaj de la reĝo de Anglio Karlo la 1-a. Ŝi naskis al li sep gefilojn :
Kvankam li estis la bofrato de la franca reĝo, li militis kontraŭ li, malvenkis kaj sekve konsentis en 1632 la Traktaton de Cherasco. Kvar jarojn poste, li alianciĝis per la Traktato de Rivoli kun Francio kontraŭ Aŭstrio por konkeri Milanion. Li komence venkis en la bataloj de Fornavento dum 1636 kaj de Mombaldone en 1637, sed li subite mortis en 1637, eble venenigita de la hispanoj.
Lia infana filo Francisko Jacinto heredis la Domestrecon de Savojo kun sia patrino Kristino de Francio kiel regentino.