Vilaja

Vilajawilayah (ولاية en la araba, velâjat / ولایت en la persa, vilayet en la turka kaj ولایت en la urdua), estas administra divido, kutime tradukita kiel "provinco", aŭ foje kiel "gubernio". La vorto derivas el la araba "w-l-y", "regi": ualio -"guberniestro"— regas wilayah, "kio estas regata". Dum la Kaliflando, la termino referencis al ajna konstitua preskaŭ suverena ŝtato.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne