Vilhelm Moberg

Vilhelm Moberg
Persona informo
Vilhelm Moberg
Naskonomo Karl Artur Vilhelm Moberg
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1898 (1898-08-20)
en Moshultamåla
Morto 8-an de aŭgusto 1973 (1973-08-08) (74-jaraĝa)
en Väddö
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Drono Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo, Kvarter 12B, gravnummer 147 (1973–) 59° 21′ 17″ Nordo 18° 01′ 39″ Oriento / 59.3547 °N, 18.0274 °O / 59.3547; 18.0274 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Eva Moberg, Alfhild Birgitta Råd (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
dramaturgo
verkisto
historiisto
aŭtobiografo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj La Elmigruloj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Vilhelm Moberg, 1967.
Busto de Moberg en Växjö, ĉe la Sveda Elmigrula Instituto.

Karl Artur Vilhelm MOBERG, (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1898 en Moshultamåla, paroĥo de Algutsboda, Smolando, mortis la 8-an de aŭgusto 1973 en Grisslehamn), Stokholmo, estis komence sveda ĵurnalisto, kaj poste verkisto, dramisto, historiisto kaj debatisto. Li fariĝis la plej juna ĉefredaktoro de Svedio en 1921. Li estas ĉefe konata pro sia verko "Utvandrarserien" (La Elmigruloj).

Moberg estis la patro de la verkistino kaj dramistino Eva Moberg, naskiĝinta en 1932, kiu iniciatis kaj animis debatojn pri diversaj sociaj temoj, i.a. seksegaleco, nukleaj centraloj, emancipado, Eŭropo, ktp.

Precipe famiĝis lia kvarvoluma, epopea romano titolita "La Elmigruloj", kiun li verkis inter 1949 kaj 1959. Surbaze de historiaj fontoj, la verkisto redaktis sian romanon pri la svedoj, kiuj elmigris al Minesoto fine de la 19-a jarcento (vidu Sveda elmigrado al Usono). Temas pri la humana aventuro de pluraj kamparanoj el la sveda regiono Smolando : unu el la ĉefpersonoj, Kristina, estis eble inspirita de la avino de la verkisto.

En 1998, cent jarojn post la naskiĝo de Moberg, la svedoj proklamis "La Elmigruloj" kiel la plej bona sveda romano de la tuta 20-a jarcento.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne