La Vilhelmanoj (latine Ordo Fratrum Eremitarum Sancti Wilhelmi, germane Wilhelmiten), estis romkatolika ordeno kiu inter la 12-a kaj la 18-a jarcentoj oftis en la Sankta Romia Imperio kaj en Francujo. Oni ne konfuzu ilin kun alia movado, kelkfoje ankaŭ nomata "Vilhelmanoj", kiu estis reformmovado benediktana de abato Vilhelmo el Hirsau (ĉ. 1030–1091).[1]