Villa Carlos Paz | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo komunumo ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | X5152 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 62 423 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 344 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 31° 24′ S, 64° 31′ U (mapo)-31.4-64.516666666667Koordinatoj: 31° 24′ S, 64° 31′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 661 m [+] | ||||
Areo | 26,63 km² (2 663 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Villa Carlos Paz aŭ simple Carlos Paz estas turisma urbo situa nordokcidente de la provinco Córdoba, Argentino, en la regiono Sierras de Córdoba, pli precize ene de la Valo Punija, ĉe la lagobaraĵo San Roque. Estas la turisma centro plej grava de la provinco Córdoba kaj unu el plej gravaj de la lando. La urbo estas rekonita kiel unu el plej elektitaj somerejoj por familiaj ferioj (januare kaj februare) dum la cetero de la jaro estas allogo por studentoj kaj emerituloj de la tuta lando. Krome Carlos Paz troviĝas ĉe la provinca ĉefurbo kaj de aliaj urboj de granda turisma gravo kiaj Cosquín, Alta Gracia, Tanti, Icho Cruz, Mayu Sumaj kaj Cuesta Blanca, inter aliaj.[1]
Laŭ la lasta Nacia Censo de 2010, la urbo havas 62.423 loĝantojn, kio metas ĝin kiel la kvara de la provinco sen enkalkuli la loĝantojn de najbaraj lokoj (post Córdoba, Río Cuarto kaj Villa María).[2]
La ĉefa ekonomia fonto de Carlos Paz baziĝas sur la turismo, vidata en granda propono de varoj kaj servoj, ĉefe hotelaj kaj kuirartaj. La urbo rekomendindas pro agrabla montara klimato kaj allogaj pejzaĝoj, krom la diversaj banlokoj kaj la Baraĵlago San Roque.
La kukola horloĝo, la aeroseĝo, la monteto La Cruz, la teatroj, la aŭtokonkurenco, la kasinoj kaj kelkaj noktaj dancejoj iĝis simboloj de la urbo rekonataj je nacia nivelo.[3]