Villamoronta [biljamoRONta] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos kaj pli precize al la suda valo (Vega) de la subkomarko Vega-Valdavia. La loknomo Villamoronta estas komprenebla etimologie kiel Vilao de Moronta (alude al iama loĝanto, plej verŝajne el montara Kantabrio, kaj ne al maŭroj: "moro"). Aliaj loĝlokoj en la regiono havas similajn antikvecojn kaj nomojn, ekzemple Villmorón en Burgoso kaj Torremoronta, jam malaperinta, en Palencio.