Villingen-Schwenningen | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | ||||||
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Freiburg | |||||
Distrikto | Distrikto Schwarzwald-Baar | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 07721, 07720, 07425, 07705 | |||||
Poŝtkodo | 78048–78056 | |||||
Aŭtomobila kodo | VS | |||||
Oficiala Municipokodo | 08326074 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Jürgen Roth (CDU) | |||||
Adreso de la administrejo | Münsterplatz 7/8 78050 Villingen-Schwenningen | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 88213 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 4′ N, 8° 30′ O (mapo)48.0631528.4929618Koordinatoj: 48° 4′ N, 8° 30′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 758 m | |||||
Areo | 165,47 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.villingen-schwenningen.de/ | |||||
Villingen-Schwenningen aŭ Filingen-Ŝveningen estas urbo en la sudokcidento de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio. Ĝi ekestis en 1972 el du sendependaj urboj kiuj unuiĝis per administra reorganizado konfirmita per voĉdonado de la loĝantoj. La urbo apartenas al la distrikto Schwarzwald-Baar, al la Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg kaj en la distriktaro Freiburg de Baden-Virtembergo, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 88 213 loĝantojn.
Inter Villingen kaj Schwenningen troviĝas la iama landlimo inter Virtembergo kaj Badeno, krome la Eŭropa Akvodislimo: Pluvo falanta en Schwenningen fluas en la Nordan Maron kaj Atlantikon, pluvo falanta en Villingen tra la Danubo al la Nigra Maro.