Vinbarelo, bariko[1], simple barelo aŭ bareleto (se ĝi estas malgranda) estas barelforma ujo el ligno uzata por vinproduktado. La vinbarelo malrapide (dum periodoj ĝis 21 monatoj) enlasas oksigenon en la vinon kaj havigas al ĝi teksturon kaj aromon por mildigi ties guston. Tipa vinbarelo havas volumenon de 220 litroj. Vinbarelo 225-litraj nomiĝas "bordoza barelo".