![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sankta Vincento de Paul kaj Sankta Vincento Ferrer. |
Sankta | ||
Sankta Vincento de Zaragozo | ||
---|---|---|
![]() Sankta Vincento de Zaragozo en malliberejo
| ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Vincentiusla | |
Naskiĝo | ? en Huesca ![]() | |
Morto | 304 en Valencio ![]() | |
Mortis pro | Mortpuno ![]() | |
Mortis per | Morto sur brulŝtiparo ![]() | |
Lingvoj | klasika latino vd | |
Ŝtataneco | Roma regno ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | diakono ![]() | |
Laborkampo | Kristanismo ![]() | |
Aktiva en | Caesaraugusta vd | |
Sanktulo | ||
Honorata en | Katolika, Ortodoksa, Anglikana Eklezioj | |
Festotago | 22-a de januaro 11-a de novembro | |
Atributoj | Sankta libro, martirpalmo, stolo, korvo | |
Patroneco | vinfaristo, vinagrofaristo, Valencio | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vincento de Zaragozo (nekonata dato de naskiĝo en Huesca, mortis en 304 en Valencio) estis frua kristana martiro, sanktulo de la Universala Eklezio, kiu suferis pro sia fido al Kristo dum la persekutado de kristanoj sub la imperiestro Diokleciano. Li estas festata la 22-an de januaro en la Katolika Eklezio kaj la Anglikana Komunio kaj la 11-an de novembro en Ortodoksaj preĝejoj.
Vincento naskiĝis en Huesca (Hispanio), sed li vivis en Zaragozo. Danke al la prizorgo de Episkopo Valero de Zaragozo la juna Vincento prenis profundan religian edukadon, kaj speciale la kristanan religion. Sinsekve Valero starigis lin ĉe si kiel diakonon kaj li estis komisiita prediki en la diocezo.
Dum la brutala persekutado de kristanoj, kiun kondukis Diokleciano, Episkopo Valero kaj diakono Vincento estis enĉenigitaj kaj malliberigitaj en Valencio. Sinsekve Valero veturis en ekzilon el la lando, kaj Vincento estis turmentita kaj donis sian sanktan animon al Dio. Tio okazis en la jaro 304.