Vinila klorido | ||||
![]() | ||||
Plata kemia strukturo de la Vinila klorido | ||||
![]() | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Vinila klorido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 75-01-4 | |||
ChemSpider kodo | 6098 | |||
PubChem-kodo | 6338 | |||
Merck Index | 15,10191 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkolora, brulema gaso kun agrabla dolĉeca odoro | |||
Molmaso | 62,496 g·mol−1 | |||
Denseco | 0,9106g cm−3 | |||
Fandpunkto | −153,8 °C | |||
Bolpunkto | −13,4 °C | |||
Refrakta indico | 1,3700 | |||
Ekflama temperaturo | −78 °C | |||
Solvebleco | Akvo:2,7 g/L | |||
Mortiga dozo (LD50) | 500 mg/kg (buŝe) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R12 R45 | |||
Sekureco | S45 S53 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H220, H280, H341, H350, H412 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P210, P273, P281, P308+313, P377, P381, P403, P405, P410+403, P501[1] | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Vinila klorido aŭ C2H3Cl estas organoklorhava kombinaĵo, ankaŭ konata kiel la unu-mero de la polivinila klorido aŭ kloroeteno, senkolora, brulema, toksa, karcinomogena gaso kun agrabla dolĉeca odoro, solvebla en akvo kaj tre uzata en la tuta mondo. En la atmosfero, ĝi estas liberigita de la kemiaj industrioj kaj formiĝas per disrompo de aliaj kloraj solvantoj. Ĝi estas polucianto de la atmosfero kaj eble estas malpurigaĵo de la akvo-provizejoj.
Klorido de vinilo estas stabila substanco en normalaj kondiĉoj, tamen ĝi malkomponiĝas sub altaj temperaturoj. Ĝi trovatas en la likva formo kiam konservata sub altaj premoj aŭ malaltaj temperaturoj. Vinila klorido posedas mildan dolĉecan odoron, kiu estas perceptebla sub koncentriĝoj je 3000 ppm en la atmosfero. Tamen, la odoro estas nenio rilate al preventado kontraŭ troa ekspozicio.
Multaj personoj ekgustas vinilan kloridon en la trinkakvo ĉe koncentriĝo je 3,4 ppm. Likva vinila klorido rapide vaporiĝas. Vinila klorido en akvo aŭ sursojle facile vaporiĝas se ĝi estas ĉe la surfaco. En la aero ĝi malkomponiĝas en la daŭro de kelkaj tagoj, rezultante en formado de sennombraj aliaj kemiaĵoj inklude de klorida acido, formaldehido kaj karbona duoksido.