Vinscienco, aŭ vinologio[1], aŭ enologio, estas scienco, kiu okupiĝas pri vino. Ĝi inkluzivas biologian kaj ĥemian aliron al la studado de vino, sed ankaŭ esploradon pri ĝiaj gusto, odoro kaj aspekto.
Vinsciencistoj, aŭ vinologoj[2], aŭ enologoj, kutime taskiĝas pri profesia gustumado de vino. Ili kapablas kompari la kvaliton de malsamaj vinoj aŭ de unu vino dum malsamaj jaroj, kaj ili donas fakajn konsilojn pri la manĝaĵoj, kun kiuj tiu vino plej taŭgas.
Pluraj universitatoj havas bakalaŭrajn aŭ magistrajn kursojn pri vinologio.
Kiel neologismon eblus uzi la internacian terminon enologio kiel sinonimon por vinologio.