Vintra Palaco | |||
---|---|---|---|
![]() ![]() | |||
palaco muzea konstruaĵo ![]() | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Elizabeta baroka arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Francesco Bartolomeo Rastrelli vd | ||
Estiĝo | 1754 | ||
Lando | Rusio Rusia Imperio Sovetunio ![]() | ||
Situo | Dvortsovy Municipal Okrug | ||
Situo | |||
Geografia situo | 59° 56′ 25″ N, 30° 18′ 50″ O (mapo)59.94027777777830.313888888889Koordinatoj: 59° 56′ 25″ N, 30° 18′ 50″ O (mapo) | ||
| |||
Parto de | Ermitejo ![]() | ||
Retejo | http://www.hermitagemuseum.org/wps/portal/hermitage | ||
Vintra Palaco (ruse Зимний дворец) en Sankt-Peterburgo estas unu el la plej vaste konataj arkitekturaj vidindaĵoj de la urbo. Nun ĝi estas unu el sep konstruaĵoj de la Ŝtata Ermitejo, la plej vizitata muzeo en Sankt-Peterburgo.
Kreaĵo de la italdevena arkitekto Bartolomeo Francesco Rastrelli, la Vintra Palaco estis konstruata en la jaroj 1754-1762 kaj iĝis eminenta ekzemplo de rusa baroko. Estas pli ol mil ĉambroj en la palaco.
Ekde la finkonstruo ĝis 1917 la palaco estis rezidejo de rusiaj imperiestroj. De julio ĝis novembro 1917 ĝi estis sidejo de la Portempa Registaro. En 1918 la konstruaĵo parte (kaj ekde 1922 plene) estis transdonita al la muzearo Ŝtata Ermitejo.